Kial afiŝi ĉe multaj platformoj indas kaj estas bona varbado

in #esperanto5 years ago

Kial afiŝi ĉe multaj platformoj indas kaj estas bona varbado



Ho amikoj,

la mondo ŝanĝiĝas rapide kaj kio antaŭ kelkaj jaroj estas tutmoderna apenaŭ estas sciata de la junuloj nun. Mi mem bone memoras kiel mi kontaktiĝis kun nia kara lingvo ĉe la uzreto. "Ho kia taŭga sistemo", mi pensis "Taŭga kaj bona por la eterneco..."

Nu, mi malpravis.

Do se vi volas ke viaj afiŝoj restos eterne tiam necesas afiŝi ilin sur multaj platformoj. WEKU estas tia nova platformo kaj eble ĝi kreskas kaj iĝas tre konata aŭ ĝi silente malaperos. Ĉiukaze se vi tie afiŝis aĵojn kion vi afiŝis ankaŭ aliloke tiam ni povas nur venki.

Afiŝi ĉe multaj platformoj facile eblas. Jen kelkaj artikoloj de mi kiel tion fari.

kiel komenci ĉe WEKU
kiel vi povas afiŝi kaj sendi monon
kiel vi povas ŝanĝi WEKU-monon al kutima mono

Sort:  

Ankaux mi komencis uzi Esperanton cxe uzneto! :D Mojose!