You are viewing a single comment's thread from:

RE: la liberigado de la malriĉaj landoj - the liberation of the poor countries

in #esperanto5 years ago

Nu, mi pensas ke plej bone alglui ĉi tien miajn samajn komentojn el Weku!


Dankon pro tia afabla mencio, kara @kratomuzanto. Tamen mi forte suspektas ke la ĉefkreinto de ĉifrovaluto Monero (XMR) ja estas esperantisto, malantaŭ sia virtuala kaŝnomo. Li estus do la esperantisto plej lerta pri blokĉenaj aferoj. Mi, fakte, simple estas detalema esploristo.

Ho certe la virtuala kriptomondo estas gravega ilo por ke tia "dissalto de la obstinaj baroj" inter popoloj okazu iomgrade. Nia virtuala ekonomio estas imanente ilo sennacieca, transnacieca kaj ĉies-eca. Ĝuste kiel Esperanto, ĝi estas ĉies kaj nenies.

Do mi estas konvinkita ke, el ĉiaj mondaj niĉoj, la Esperanto-rondo estus unu el plej adekvataj grupoj por profiti ĉi ekonomion. La blokĉena ekonomio rekte spegulas la samajn internajn valorojn de nia monda diasporo.

Kaj ene de nia diasporo, ĉi ekonomio estus perfekta ilo por ke tiuj plej riĉaj povus helpi rekte tiujn plej malriĉajn.

Sed por efektiviĝo de ĉiuj ĉi eblecoj, necesas ke la Esperanto-movado vekiĝu pri siaj propraj potencialoj, ĉar nuntempe ĝi ŝajnas limigita kaj dormanta komunumo.

Ĝuste por ĉi tiu specifa afero mi estas kreante la iniciaton Stelo, celante —unue per podkastoj kaj filmetoj— profunde esplori tian potencialon kaj la barojn kiuj limigas ĝin; kaj helpi al Esperantistoj pripensi plej bonajn kosmovidojn pri nia funkcio (kiel komunumo) en la mondo.

Fonbildo-RS-bandoSTMT.jpg

La Esperanto-movado bezonas vekon por ke ĝi konstruos diligente bonan estontecon por ni ĉiuj. Probable malgranda teamo ene de ĝi povas realigi tian vekon. Mi kredas ke ni jam komencis surpreni tian transcendan taskon.